Iĝu helpanto!

Helpantoj estas kerna parto de ĉiu kongreso. Helpantoj ne nur helpas al novuloj orientiĝi, sed ankaŭ kunlaboras kun organizantoj, plenigas taskojn kun aliaj helpantoj kaj profitas la kongreson kun rabato. Legu sube pli detalan informon pri helpanta laboro.

Demandoj&Respondoj:

KIU rajtas iĝi helpanto?

Ĉiu partoprenanto, nur-nure necesas emo! Sufiĉas eĉ baza kono de la lingvo, ĉar ne ĉiu tasko postulos fluan parolkapablon; estos kelkaj postenoj taŭgaj ankaŭ por komencantoj.

KIAL indas iĝi helpanto?

Se vi ŝatus helpi pri organizado de mojosega evento ĝuante ĝin kun rabato, la propono estas por vi konsiderinda (kaj eĉ konsiderenda). Vi iĝos parto de boneg-etosa teamo, en kiu ĉiu ricevos subtenon. Vi havos oportunon akiri spertojn en diversaj kampoj de organizado, kiujn poste vi povos uzi organizante aliajn eventojn. Krome, vi plibonigos vian parol-kapablon per praktika uzo de la lingvo.

KION vi faros?

Ĉiu helpanto zorgos pri nur unu tipo de taskaro (krom se ri sciigos nin pri emo aktivi malpli monotone). Ĉiu kampo de helpado havos unu ĉef-respondeculon kiu ĉiam pretos klarigi kaj helpi. Helpantoj elektos inter multaj okupoj depende de siaj preferoj (rilate ekzemple al tagero de deĵorado, parolemo, lingvo-nivelo kaj aliaj). Se vi volos partopreni ekzaktan programeron, ni ordigos la deĵorplanon tiel, ke vi povu ĉeesti ĝin. Elekteblos diversaj interesaj taskoj, interalie:

  • Noktemuloj povos helpi en drinkejo kaj dancejo.
  • Eblos organizi la spacon por programeroj, ekzemple ĉambron kaj necesajn teknikaĵojn aŭ spacon por korpo-ekzercado (ĉiam post klara interkonsento kun la prelegonto).
  • Kuir-ŝatantoj helpos pri manĝigado de homoj.
  • Deĵoranto en libro-servo havos oportunon interŝanĝi lego-spertojn kun aliaj libro-ŝatantoj.
  • Por kelkaj ekskursoj bezonatos turismulo, kiu subtenos la ĉiĉeronon.
  • Se vi jam bone konas la lingvon kaj ŝatus ekzerci vian parolkapablon, vi elektu deĵori en la informejo.
  • En ludejo vi ĝuos tempon zorgante pri tablaj kaj kartaj ludoj.

KIAM, KIOM LONGE kaj KIE vi laboros?

Vi plenumos viajn taskojn dum la evento, plejparte en la kongresejo. Ĉiu voluntulo deĵoros sume po 24-30 horoj.

KIEL kaj ĜIS KIAM eblas aliĝi al la teamo?

Indiku tiun emon en la aliĝilo aŭ, se vi jam aliĝis, kontaktiĝu rekte kun Konrad’ aŭ Bizono (kontakt-kanaloj sube). Poste ni petos ĉiujn plenumi formularon por elekti preferatajn deĵorojn kaj mencii bezonojn kaj petojn. Se vi jam konvinkiĝis aŭ nur konsideras aliĝi al la teamo, ne prokrastu informi nin pri tio. Vi rajtos rezigni, se poste vi tamen ŝanĝos vian decidon. Kiel kontakti: per Telegramo, fejsbuka mesaĝilo, retpoŝte. Telegram’: @Konrado_de_Lodzo, retpoŝadreso: konrad.orawski@tlen.pl