IJK2024_logo3%20%281%29%20-%20Copy

Bazaj informoj pri IJK 2024

Ni kreis detalan prezenton de la IJK, kie vi trovos multajn gravajn bazajn informojn. Legu pri la urbo, kongresejo, ekskursoj, organizteamo kaj pli!

Legu la regulojn kaj deklaron de datumprotektado de la kongreso por agrable IJK-umi!

DATO

Rezervu la daton! IJK okazos 18-25 de aŭgusto, 2024.

LOKO

La unuan fojon IJK okazos en Litovio! Ni elektis ĉarman marbordurbon Šventoji. La adreso de la kongresejo: Kopų g. 21, 00338 Palanga, Lietuva.

Navigu la retejon kaj trovu pli da utilaj informoj pri Litovio, kongresejo, manĝoj, programo kaj multe pli.

Amuza fakto

Ĉu vi sciis, ke la logoo de IJK 2024 estis inspirita de litovaj ventomontriloj?? Ni vere antaŭĝojas inviti ĉiujn esperantistojn al Litovio kaj montri nian landon kaj kulturon! Vėtrungė de Nida, marbordurbo en Litovio