SPONSOROJ

Dankon al ĉiuj, kiuj helpas nin fari pli memorindan kongreson!

La plej mojosaj litovaj organizoj kaj entreprenoj, kiuj subtenas nian kongreson:

FRIDA

Ni dankas al litova organizo "FRIDA", kiu laboras pri fakta egaleco de genroj, prevento de genra perforto. Dum la kongreso ili gvidos diskuton je tiuj temoj, ne maltrafu!

Ilgė

Ni dankas al fadenvendejo "Ilgė". Dum la kongreso vi havos eblecon hoktriki verdan stelon!!!

Vilniaus Universiteto Žygeivių Klubas - Klubo de Promenantoj de Vilnius Universitato

Ni dankas al la Promenantklubo de Vilnius universitato. Kun ilia kunlaboro vi povos ripozi en la hamakejo.

Palangos Kultūros ir Jaunimo Centras - Centro de Kulturo kaj Junuloj de Palanga

Ni dankegas al Palangos kultūros ir jaunimo centras, kun kiuj ni kunlaboras. Ili donas al ni eblecon organizi eventon ne nur por esperantistoj, sed ankaŭ por lokaj junuloj.

Fantazijos

Ni dankegas al Fantazijos.lt, kiuj helpas nin organizi pli sekuran kaj amuzan kongreson ;)