Pagmanieroj

Ĉu vi volas pagi? Iru al la paĝo pri via aliĝo, kiun vi povas aliri per la konfirma retmesaĝo, kiun vi ricevis kiam vi aliĝis al #IJK2024. Alklaku sur la butono "Pagi" por ricevi detalajn instrukciojn pri kiel realigi vian pagon.

Ĉu vi ŝatus kompletigi vian aliĝon kaj pagi vian (antaŭ)pagon? Dankon al AKSO, la nuna sistemo de aliĝoj al #IJK2024 plifaciligas tion por vi.

Post sukcesa aliĝo al la IJK, la sistemo montros al vi ĉiujn disponeblajn pagmanierojn. Ni sendos al vi konfirmilon de via aliĝo, kiu enhavas la ligilon, per kiu vi povas efektivigi vian pagon.

Vi povas pagi interalie per:

  1. debeta/kredita karto,
  2. banktranspago pere de IBAN (SEPA),
  3. via UEA-konto al la konto de iJK (ijkb-b); aŭ
  4. PayPal.

Se ial neniu el la ĉi-supraj ebloj taŭgas por vi, aŭ kaze de aliaj demandoj aŭ problemoj pri pagoj, skribu rekte al ijk2024@tejo.org pri viaj cirkonstancoj kaj ni kune trovos solvon por vi.