Kotizoj

La kotizoj por IJK 2024 tre varias depende de viaj cirkonstancoj kaj bezonoj, kaj ankaŭ iom de via kapablo pagi (kalkulita surbaze de via loĝlando kaj aĝo). La kotizo konzistas el tri partoj: programkotizo, loĝkotizo kaj manĝkotizo. Vi povas elekti mendi nur la loĝadon, nur la manĝadon, aŭ ambaŭ.

Programkotizo

Por partopreni en la IJK, vi bezonas pagi la programkotizon. Ĉi tiu kotizo financas la programon, la organizadon kaj la uzadon de la kongresejo. Ĝi dependas de via aĝo kaj loĝlando je la 18-a de aŭgusto 2024. Per tiu sistemo ĉiu partoprenanto kontribuas juste al la sukceso de la kongreso.

01-03-2024 ĝis 21-04-2024

12-17 18-30 >30
A-landoj 35,00€ 50,00€ 65,00€
B-landoj 28,00€ 34,00€ 52,00€
C-landoj 17,00€ 25,00€ 33,00€
Ĉ-landoj 7,00€ 10,00€ 13,00€

22-04-2024 ĝis 10-06-2024

12-17 18-30 >30
A-landoj 40,00€ 55,00€ 70,00€
B-landoj 33,00€ 39,00€ 57,00€
C-landoj 22,00€ 30,00€ 38,00€
Ĉ-landoj 12,00€ 15,00€ 18,00€

11-06-2024 ĝis 16-08-2024

12-17 18-30 >30
A-landoj 47,00€ 62,00€ 77,00€
B-landoj 40,00€ 46,00€ 64,00€
C-landoj 29,00€ 37,00€ 45,00€
Ĉ-landoj 19,00€ 22,00€ 25,00€

ekde 17-08-2024

12-17 18-30 >30
A-landoj 55,00€ 70,00€ 85,00€
B-landoj 48,00€ 54,00€ 72,00€
C-landoj 37,00€ 45,00€ 53,00€
Ĉ-landoj 27,00€ 30,00€ 33,00€

Aliĝante surloke necesas krompagi: 10€

Ĉu vi estas individua membro aŭ patrono de TEJO? La ĉi-supraj prezoj validas nur por individuaj membroj (kun minimume baza membreco) kaj patronoj de TEJO. Se vi ne apartenas al tiuj, vi krome pagos 45€.

Aliĝintoj ĝis 12-jaraĝaj inkluzive (naskitaj post 18-08-2011) ne pagas la programkotizon. Loĝadon ili pagas nur se ili bezonas apartan liton.

Antaŭpago

Por ke via aliĝo estu valida, vi bezonas antaŭpagi minimuman sumon de 20€. Tiu pago estas parto de via plena kotizo, kaj ne estas aldona kotizo. La antaŭpago estas neredonebla, sed transdonebla. Vidu kiel pagi viajn kotizojn.

Landokategorioj

Por la IJK 2024, ekzistas nova, 4-kategoria landosistemo kiu celas fari la IJK-n pli alirebla kaj pli tutmonda per la ĉeesto de junuloj el ĉiuj landoj.

Kategorio Lando
A-landoj Andoro, Aŭstrio, Belgio, Britio, Danio, Francio, Finnlando, Germanio, Gronlando, Hispanio, Irlando, Islando, Israelo, Italio, Liĥtenŝtejno, Luksemburgo, Monako, Nederlando, Norvegio, Portugalio, San-Marino, Svedio, Svislando, Vatikanurbo
B-landoj Ĉeĥio, Estonio, Grekio, Hungario, Japanio, Kanado, Kipro, Kroatio, Latvio, Litovio, Malto, Pollando, Rumanio, Rusio, Slovakio, Slovenio, Sud-Koreio, Usono
C-landoj Albanio, Aŭstralio, Barejno, Bosnio-Hercegovinio, Brunejo, Bulgario, Ĉinio, Hongkongo, Jordanio, Kuvajto, Nord-Makedonio, Moldavio, Montenegro, Novzelando, Omano, Kataro, Saŭda Arabio, Singapuro, Serbio, Turkio, Ukrainio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
Ĉ-landoj Ĉiuj aliaj landoj

Aliĝperiodoj

La programkotizo krome plialtiĝos kiam la pli proksime alvenas la IJK, ĉar ni preferas ke homoj frue aliĝu. Aliĝante pli frue vi ne nur ŝparas monon, vi ankaŭ helpas, ke la IJK estu pli bone organizita kaj la servoj pli frue menditaj.

(Ĉiuj datoj estas en tt-mm-jjjj.)

Aliĝperiodo Datoj
1a 01-03-2024 ĝis 21-04-2024
2a 22-04-2024 ĝis 10-06-2024
3a 11-07-2024 ĝis 16-08-2024
Surloke ekde 17-08-2024

Handikapitoj

Ĉu vi estas handikapito (fizika aŭ mensa) kaj disponas pruvilon pri tio? Vi nun rajtas akiri rabatojn (30-50%) surbaze de via aliĝperiodo. Bonvolu ne forgesi kunporti la pruvilon kiam vi alvenas al la kongresejo.

Aliĝperiodo Rabato
1a 50%
2a 45%
3a 40%
Surloke 35%

Loĝkotizoj

Ĉijare ni provizas loĝadon en du malsamaj gastejoj. Vi povas kontroli la diversajn eblojn ĉi tie antaŭ elekti loĝadon.

La plej malmultekosta opcio estas la sama kiel nia kongresejo. Se vi elektos ĝin, vi ricevos liton en ĉambro en unu el la dometoj en arbaro tuj apud la maro. La kondiĉoj tie estas bazaj: necesejoj kaj duŝejoj troveblas en apartaj konsturaĵoj. Por ili vi bezonas kunporti litotukojn kaj bantukojn, aŭ lui ilin kontraŭ 3 eŭroj por la tuta semajno.

Se vi preferas loĝi pli lukse vi povas elekti loĝi en ekstera gastejo, kiu estas nur 1 minuto promenante de la kongresejo. Luksaj ĉambroj enhavas propran duŝon, necesejon kaj etan kuirejon.

Oni tute NE rajtas tendumi sur la kongresa tereno. La kongresejo tion NE permesas.

Por ĉiu nokto ĉiu persono devos krompagi turisman imposton (tage): 2€.

Tipo Prezo (tage)
Lito en 3- aŭ 4-persona ĉambro (baza) 15 €
Lito en 2-persona ĉambro (baza) 23 €
Lito en 2-persona ĉambro (luksa) 32 €
Ĉambro kun 1 unuopa kaj 1 duopa lito (luksa) 75 €
Ĉambro kun 1 duopa lito (luksa) 64 €

Kion signifas "Ĉambro kun 1 unuopa kaj 1 duopa litoj"??

Se vi elektas tiun ĉi opcion, vi devos pagi por la tuta ĉambro. Se vi volas inviti iu(j)n akompani vin dum la kongreso, tiu(j) persono(j) elektu "Mi loĝos en mendita ĉambro de alia aliĝinto." en sia aliĝilo.

Nepre ĉiuj indiku, kun kiuj vi planas loĝi. En tiu ĉi ĉambro ne eblas loĝigi pli ol 3 personojn. Ĉiu devos krompagi la turisman imposton (2€/tage).

Kion signifas "Ĉambro kun 1 duopa lito"??

Se vi elektas tiun ĉi opcion, vi devos pagi por la tuta ĉambro. Se vi volas inviti iun akompani vin dum la kongreso, tiu persono elektu "Mi loĝos en mendita ĉambro de alia aliĝinto." en sia aliĝilo.

Nepre ĉiuj indiku, kun kiuj vi planas loĝi. En tiu ĉi ĉambro ne eblas loĝigi pli ol 2 personojn. Ĉiu devos krompagi la turisman imposton (2€/tage).

Manĝkotizo

Vi povas mendi manĝaĵojn dum la kongreso. Ni provizos manĝaĵojn ekde 18a de aŭgusto (nur vespermanĝo) ĝis la 25a de aŭgusto (nur matenmanĝo). Tagmanĝoj kaj vesperamanĝoj estos varmaj. Legu pli en la paĝo Manĝado

Manĝaĵoj kostos (tage) 19€. Krom la 18-an de aŭgusto - 7 eur (oni ricevas nur la vespermanĝon, kaj la 25-an de aŭgusto - 5 eur (oni ricevas nur matenmanĝon)

Ĉu vi bezonas subtenon?

Ĉu vi ŝatus ŝpari iom da mono? Iĝu IJK-helpanto aŭ proponu kontribuon al la programo. Eblas proponi vin dum via aliĝo aŭ skribe al ijk2024@tejo.org. Se vi estos akceptita kiel helpanto aŭ programkontribuanto, vi ricevos rabaton.