Internacia Junulara Kongreso (IJK)

La nokta vivo, dancoj, bona etoso sed ankaŭ renkontoj, prelegoj, seminarioj kaj laborgrupoj: tio estas programo de la intensa semajno kiun ĉiu juna esperantisto spertu! IJK estas la plej grava evento de la jaro por la esperantista junularo.

La kongreso okazas ĉiujare en malsama lando. Ĝi estas organizata de landa sekcio de TEJO kaj de lokaj aktivuloj, kune kun TEJO. Ĝia ĉefa celgrupo estas homoj de aĝoj inter 15 kaj 35 jaroj, sed homoj de ĉiuj aĝoj estas tute bonvenaj. Kutime venas ĉirkaŭ 200 homoj.

Anĝeloj

Ĉu estas via unua fojo en la Internacia Junulara Kongreso? Ĉu vi timas, ke vi perdiĝos en la kongresejo aŭ restos sola dum la tuta semajno? Ne timu! Ni prezentas Novulajn Anĝelojn. Ĉiu novulo havos gvidanton, kiu zorgos pri la bonetoso de novaj kongresanoj. Espereble la etoso de la kongreso estos agrabla kaj sekura por ĉiuj. Krome, ni porganizos bonvenajn programerojn por novuloj, kiuj helpos orientiĝi kaj iĝi parto de la komunumo.

Ĉu vi estas sperta kongresano kaj volas helpi la novulojn? Iĝu anĝelo! Kontaktu nin ĉe ijk2024@tejo.org

Ĝenerala priskribo de la kongreso

Kutime, ĉiu kongreso havas sufiĉe klaran strukturon kaj devigajn eventojn. En ĉiu kongreso okazas:

Diskejo: ĉiu nokte dancu ĝis la mateno, aŭskultu muzikon de ĉiuj kontinentoj, ĝuu esperantan muzikon, dancu bambon kaj aĉetu bieron aŭ du.

Ekskursa(j) tago(j): ĉiu merkredo (kaj ankaŭ dum aliaj tagoj) iru al ekskursoj kaj konu la regionon, kie okazas la kongreso. Dum merkredo la kongresejo kutime estas malplena kaj ne okazas prelegojn aŭ aliajn programerojn. Se vi ne iras al ekskursoj, ĝuu la trankvilan tempon kaj dormu post dancado en la diskejo.

Gufujo: Se dumnokte vi ne emas danci en la diskejo, trinku teon kaj trankvile babilu en la gufujo. Ĝi estas malferma preskaŭ dum la tuta nokto kaj invitas ĉiujn gufojn.

Homlupo: Preskaŭ ĉiu vespere, post programeroj, aliĝu al la rondo de Homplupo. Dum ĉi tiu ludo la partoprenantoj imagas malgrandan vilaĝon en kiu estas du aŭ tri homplupoj, kiuj mortigas vilaĝanojn. Ĉiuj provas kune malkovri homlupojn kaj sekurigi la vilaĝon. En kelkaj partoj de la mondo, tiu ĉi ludo estas konata kiel Mafio.

Internacia vespero: Jen via ŝanco montri vian kulturon, tradician kanton aŭ dancon, aŭ ian improviziitan teatraĵon. Internacia vespero estas bunta kaj plena je ĉio.

Prelegoj: Esperanta kongreso estas perfekta ŝanco malkovri ion novan, kion vi antaŭe n sciis. Dum kongreso vi povas aŭdi ĉion: de diskutoj peri lingvaj rajtoj ĝis prelegoj pri birda migrado. Vi estas bonvena pretigi vian propran programeron!

Trinko-manĝo-nokto: Prenu diverajn manĝaĵojn de via lando kaj kunhavu kun ĉiuj. Dum trinko-manĝo-nokto vi povos gustumi la tutan mondon - dolĉaĵon de Japanio, alkoholaĵon de Pollando kaj viandaĵon de Argentino. Kutime ĝi okazas iam en la komenco de la kongreso.

Legu pli en Vikipedia artikolo pri IJK.