Novaĵoj!

2024 04 22

Ĉu vi interesiĝas pri manĝkutimoj, manĝpolitiko kaj pri kiel manĝaĵoj estas ligitaj al kulturo? 🍲 Partoprenu en nia nova projekto!

TEJO, kunlabore kun LEJO, GEJ, KEJ, IEJ, PEJ kaj JEFO organizas la junularan interŝanĝon “Kunhavante manĝkutimojn por alproksimigi kulturojn” dum la Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Šventoji, Litovio inter la 18-a de Aŭgusto kaj la 25-a de Aŭgusto. 🥙

Trovu pli da informoj en la retejo de TEJO kaj kandidatiĝu ĝis la 10-a de Majo! 🍝

Estas tempo por aventuro kun la dua vojaĝkonkurso de TEJO! 🗺️

Ĉu vi estas juna esperantisto, aventurema kaj povas ekvojaĝi el Germanio, Pollando, Litovio, Francio aŭ Hispanio? Jen oportuno por vi! 🧭 Danke al TEJO, GEJ, PEJ, LEJO, JEFO kaj KEJ, Esperanto Senlime 2 komenciĝos la 8-an de Aŭgusto en Germanio kaj finiĝos la 17-an de Aŭgusto en Litovio. 🎒

Do, ĉu vi estas preta por sperti aventurojn neantaŭviditajn? Trovu pli da informoj kaj kiel partopreni ĉe nia retejo kaj kandidatiĝu antaŭ la 10-a de Majo!

2024 04 14

Prokrasti ne indas! 🏃🏼‍➡️

Aliĝu nun kaj ĝuu la kongreson je plej favora prezo! Restas unu semajno por aliĝi dum la unua aliĝperiodo ⚡️

Aliĝu nun!

2024 04 11

Sen VI ne estus Esperantujo. 🫵 Estu parto de la IJK 2024 kaj proponu programeron! Proponoj, kiuj rilatas al la kongresa temo de PACKONSTRUADO, estas eĉ pli aprezitaj. 🕊️

🔗 Rekte proponu programeron en la formularo.

2024 04 03

Plaĝo, arbaro, hamakoj, koncertoj kaj esperantistoj - nur en la 80-a IJK, 18-25-a de aŭgusto! 🤭

Aliĝu nun kaj estu parto de la plej mojosa esperanta evento! 🤩 La unua aliĝperiodo estas sufiĉe mallonga, do ne hezitu!

Aliĝilo Pli da informoj pri IJK

2023 12 11

Ĉu vi bezonas vizon por eniri Litovion? Kontrolu en la nova paĝo de tiu ĉi retejo!

2023 12 08

La temo de 80-a IJK estas PACKONSTRUADO.

Dum Litovio festas 20 jarojn en NATO kaj EU, aliaj partoj de la mondo ne povas senti tiel sekure. Dum la kongreso ni celas atentigi ĉiujn pri la militoj daŭre okazantaj en proksimaj landoj kaj pridiskuti kiel ni povas helpi ŝanĝi la situacion.

2023 10 29

Ĉu vi volas iĝi organizanto? Ĉu vi havas frenezajn ideojn, kiel vi povus fari la kongreson pli memorindan? Aŭ ĉu vi volas spertiĝi kaj vidi la "kuirejon de organizteamo"? Jen perfekta ŝanco por vi!

Plenigu la formularon kaj ni kontaktos vin!

2023 10 29

Ni publikigas gravan informon! Rezervu la daton por plej mojosa esperanta evento! La dato de IJK estas 18-25 de aŭgusto, 2024.

2023 10 27

Ĉu vi aliĝis al Retoso ? En la reta bonetosa esperanta evento vi povos aŭdi pri pli la venonta IJK. Prelego okazos je la 29-a de oktobro, UTC 17. Pli pri Retoso.