Ĉu vi bezonas vizon por eniri Litovion?

Per ĉi tiu dokumento, vi povas konsulti pri via endeco de vizo por eniri Litovion.

Se vi bezonas vizon, sciu ke:

  1. Oni povas peti la vizon maksimume 6 monatoj antaŭ via foriro al Eŭropo. Do vi povas komenci peti la vizon ĉirkaŭ februaro.
  2. En la retejo de la ambasadejo aŭ la viza centro (VFS Global/TLS Contact), ĉiam troviĝas listo de endaj dokumentoj por la vizpeto. Respektu la liston kaj submetu kompletan dosieron.
  3. Ni certe donas al vi invitleteron kaj konfirmon pri loĝado. Kontaktu la teamon de IJK pri ĉi tiuj dokumentoj.
  4. La vizpeto por eniri la Ŝengenan spacon postulas ke vi havu sufiĉan financon. Indas atendi iom ĝis ke via financo pliboniĝas, ol peti la vizon tuj per rifuzota dosiero.
  5. La procezo estas ĉirkaŭ 2 semajnojn, sed povas esti pli longe; depende de la okupateco de la ambasadejo. Estu pacienca kaj kontrolu vian enirkeston kaj spamkeston de tempo kaj tempo.

Se vi havas pliajn demandojn:

  • Vizitu la oficialan gvidilon (angle).
  • Kontaktu la teamanon de IJK kiu okupiĝas pri vizo se vi havas demandojn ĉe: ferduzi@outlook.com aŭ per Telegramo ĉe @aryabferduzi (Ĉar kelkaj ambasadejoj ne respondas demandojn pri vizo).

Se vi ne bezonas peti vizon, kontrolu ĉu via nomo estas en la listo de aliĝintoj! ^_^

Ni atendas vin ĉiuj en Litovio~ 🌼🌼🌼