Loĝado

Ni komprenas ke ĉiuj homoj havas diversajn preferojn kaj bezonojn, do pro tio ĉi jare ni proponas kelkajn malsamajn manierojn por via tranoktado.

Kotizoj

Por ĉiu nokto ĉiu persono devos krome pagi turisman imposton: 2€/tage.

Tipo Prezo
Lito en 3- aŭ 4-persona ĉambro (baza) 15 €/tage
Lito en 2-persona ĉambro (baza) 23 €/tage
Lito en 2-persona ĉambro (luksa) 32 €/tage
Ĉambro kun 1 unuopa kaj 1 duopa litoj (luksa) 75 €/tage
Ĉambro kun 1 duopa lito (luksa) 64 €/tage

Kion signifas "Ĉambro kun 1 unuopa kaj 1 duopa litoj"??

Se vi elektas tiun ĉi opcion, vi devos pagi por la tuta ĉambro. Se vi volas inviti iu(j)n akompani vin dum la kongreso, tiu(j) persono(j) elektu "Mi loĝos en mendita ĉambro de alia aliĝinto." en sia aliĝilo.

Nepre ĉiuj indiku, kun kiuj vi planas loĝi. En tiu ĉi ĉambro ne eblas loĝigi pli ol 3 personojn. Ĉiu devos krompagi la turisman imposton (2€/tage).

Kion signifas "Ĉambro kun 1 duopa lito"??

Se vi elektas tiun ĉi opcion, vi devos pagi por la tuta ĉambro. Se vi volas inviti iun akompani vin dum la kongreso, tiu persono elektu "Mi loĝos en mendita ĉambro de alia aliĝinto." en sia aliĝilo.

Nepre ĉiuj indiku, kun kiuj vi planas loĝi. En tiu ĉi ĉambro ne eblas loĝigi pli ol 2 personojn. Ĉiu devos krompagi la turisman imposton (2€/tage).

Loĝado en la kongresejo ENERGETIKAS (baza)

La adreso: Kopų g. 21, 00338 Palanga, Lietuva

Vi povas lui ĉambron de bazaj kondiĉojn en unu el la dometoj kiuj estas ene de nia kongresejo. Ni havos 3-4 litajn ĉambrojn, 2 litajn ĉambrojn. En dometoj ne estas nek necesejoj, nek duŝejoj, por tio vi devos atingi apartajn konstruaĵojn.

Atentu, ke se vi loĝas en ENERGETIKAS vi devas mem kunporti litotukojn kaj bantukojn. Vi povas lui litotukojn kontraŭ 3 eŭroj semajne.

En la kongresejo ĉe la akceptejo estas zono kun senpaga interreto kaj ĉambro, dediĉita por labori.

Laŭ la reguloj de "Energetikas", ĉiuj ricevos aliron al sia ĉambro je la 15:00, kaj devos forlasi la ĉambron antaŭ la 11:00.

Ankaŭ, en la kongresejo troveblas senpaga parkejo, kiun povos uzi ĉiuj, kiuj alvenos aŭte.

Kuirejoj

Pozitiva afero por memzorgantoj!

4 de la dometoj enhavas kuirejojn kiujn vi povos uzi por kuiri. Vi ne bezonas zorgi pri la plej bazajn kuirilojn (patoj, potoj, teleroj, manĝilaroj), prenu ilin kontraŭ kaŭcio. En kuirejoj ne estas fridujoj sed vi trovos ilin en via ĉambro. Se vi bezonas kafoboligilon vi povos preni ĝin kontraŭ kaŭcio de 20 eŭrojn.

Necesejoj kaj duŝejoj

Se vi loĝos en la dometoj, vi devos uzi necesejoj kaj duŝejoj kiuj troveblas en apartaj konstruaĵoj. Ili estos purigitaj kelkfoje tage.

Loĝado ekster la kongresejo en "Banga" (luksa)

La adreso: Kopų gatvė 25, Palanga.

Por tiuj kiuj deziras loĝi pli lukse ni provizos pli luksajn ĉambrojn, kiuj estas proksime (1 minuto piede) al la kongresejo. Ili estas parto de "Banga – poilsio namai", je la adreso Kopų gatvė 25, Palanga.

En ĉiuj ĉambroj vi havos etan banĉambron kaj kuirejon. Vi ne devos zorgi pri litotukoj kaj bantukoj, ĉar ĉio estas inkluzivita en la prezo. Aldone, eblas lui biciklojn.

En la tuta teritorio de "Banga", inkluzive ĉiuj ĉambroj, vi havos senpagan interreton.

Laŭ la reguloj de "Banga", ĉiuj ricevos aliron al sia ĉambro je la 15:00, kaj devos forlasi la ĉambron antaŭ la 11:00.

Tendumado

Bedaŭrinde laŭ la leĝoj de Litovio, ne eblas tendumi en la apud-mara teritorio, do tendumado dum IJK 2024 ne estos ebla.