Manĝado

Dum la IJK ni servos manĝaĵojn trifoje dum tago.Vi povas elekti inter vegana, vegetara kaj kunvianda manĝaĵo. Manĝaĵoj kostos 19€/tage. Krom la 18-an de aŭgusto - 7 eur (oni ricevas nur la vespermanĝon, kaj la 25-an de aŭgusto - 5 eur (oni ricevas nur matenmanĝon)

Ankaŭ estas ebleco memzorgi.

Matenmanĝo

Matenmanĝo estos servita kiel bufedo: vi mem povos kolekti vian matenmanĝon. IJK-helpantoj starigos bufedon kaj poste purigos manĝilojn. Ni servos (ŝajn-)laktaĵojn, cerealojn, panon, ŝmiraĵojn kaj fruktojn.

Tagmanĝo

Por tagmanĝo estos supo, varma ĉefplado kaj trinkaĵo. Vi havos eblecon gustumi tradiciaj litovaj bongustaĵoj. Kelkaj de ili estos adaptitaj por vegetaranoj kaj veganoj. Ekzemplo: Cepelinai - grandegaj pastogloboj de kraditaj kaj/aŭ tranĉitaj boligitaj terpomoj kun viando, kazeo, sekigitaj fungoj aŭ alia plenigaĵo.

Vespermanĝo

Por vespermanĝo estos varma ĉefplado kaj deserto. Povus esti diversaj kaĉoj, stufaĵoj, krespoj.

Memzorgado

En kongresejo estas kelkaj komunaj kuirejoj kun bazaj kuiriloj (patoj, potoj) kiujn vi libere povos uzi por kuiri manĝaĵojn aŭ manĝetojn. Proksime al la kongresejo estas kelkaj vendejoj kie vi espereble trovos ĉiuj produktoj por via kuirado.

Ni notas ke vi devas elekti aŭ preni ĉiuj tri manĝaĵojn dum la tago aŭ memzorgi.