ŠVENTOJI - la kongresurbo

Šventoji estas ferieja urbeto sur la balta marbordo, 12 km norde de la centro de pli granda urbo Palanga, kies oficiala parto ĝi estas. La urbeto situas sur la maldekstra bordo de la rivero Šventoji, de kie divenas la nomo. La vera traduko de la rivero kaj urbonomo estus “La sanktulino”. Tiu rivero enfluas en la Balta Maro.

Šventoji, kiel feria urbeto, estas konata en la Balta regiono kaj Eŭropo ekde la intermilita periodo. Šventoji iĝis la plej fama kaj grandiĝis post la Dua Mondmilito. En 1970 Šventoji estis ligita al Palanga kaj iĝis parto de la Palanga feriejo. Šventoji estas vastiĝanta feriejo. Novaj, modernaj privataj domoj kaj hoteloj estas konstruitaj ĉi tie, kafejoj estas malfermitaj. En Šventoji loĝas proksimume 2 000 konstantaj loĝantoj. Jes, ege malgranda kaj tial pli valora :)

Havena pasinteco

Ĝi estas malnova fiŝkaptista vilaĝo kie arkeologiaj trovaĵoj datiĝas de 3000 a.k. Kun la tempo, la fiŝkaptista vilaĝo evoluis al haveno, kiu estis sufiĉe konata ekde la 13-a jarcento. La haveno de Šventoji funkciis intense en la 16-a kaj 17-a jarcentoj, precipe kiam anglaj komercistoj ricevis la privilegion establi ilian havenon en Šventoji, kie grandaj komercaj ŝipoj povis eniri. Tio kreis eĉ seriozan konkuron por la havenoj, kiel granda litova urbo Klaipėda, kaj latvaj urboj Liepoja, Ventspils, Riga. En la 17-a jarcento, Šventoji ricevis la rajton komerci kaj evoluigi markomercon sendepende, kio signife plibonigis la ekonomion de la haveno. Komerco kun Anglio kaj Danio tra Šventoji. La onidiro pri la haveno de Šventoji estis ĝeneraligita ĝis la sveda floto detruis la havenon de Šventoji en 1701, kovrante ĝin per ŝtonoj kaj sablo…

20-a jarcento kaj estonta historio

Post kiam Litovio reakiris sian sendependecon, Šventoji apartenis al Latvio kiel parto de la Kurona terlango. Ĝi estis transdonita al Litovio en 1921 pro decido de internacia arbitracia komisiono, gvidita de sinjoro J.Simpson, ĉar litovoj konsistigis la plimulton de la loĝantaro tie. En 1925 Šventoji komencigis la havenaj rekonstruaj laboroj kaj la kreado de fiŝkaptista vilaĝo. Tamen, la haveno estis konstante forlavita de sablo, kaj laboro estis malfacila, do Šventoji ne kreskiĝis al pli granda haveno. Hodiaŭ, la havena rekonstrua projekto estas preta. La rekonstruo de la haveno pozitive influus la vastiĝon de la feriejo.

RIGARDINDAJ LOKOJ

Šventoji lumturo

Kompreneblas, ke lumturoj estas tre gravaj en ĉemaraj feriaj urboj, tial unu troviĝas en Šventoji. Ĝi ne aspektas tre impona, sed ili plenumas tre gravan funkcion por transdoni la signifon de simboleco. La lumturo estis konstruita en 1957. Ĝi estas preskaŭ 800 metrojn for de la maro, ĝia alteco - 40 metroj. Kurioze, la videbleco de ĉi tiu signalo atingas ĝis 30 kilometrojn, do ĝi perfekte signalas maristoj pri la marbordo. La lumturo funkcias ĝis hodiaŭ, do se vi serĉas romantikan lokon - ni tre rekomendas viziti ĝin. lumturo

Skulpturaĵo “Filinoj de fiŝkaptisto”

Unu el simboloj de Šventoji estas la skulpturaĵo “Filinoj de fiŝkaptisto”, kiu simbolas la tagojn de ĉiuj maristoj kiuj foriris kaj neniam revenis. La bela skulpturaĵo estis konstruita de artistino Zuzana Pranaitytė en 1982, ĝia la alteco atingas eĉ 4 metrojn. Ĝi prezentas tri filinojn, kiuj rigardas la maron kun profunda mieno, atendante de tie revenantan patron-fiŝkaptisto. zvejo%20dukros

Malnova ligna kapelo de la Plej Sankta Virgulino Maria, Stelo de la Maro.

Tiu kapelo estas iom malpli konata, do eĉ pli interese malkovri ĝin mem. Ĝi estis konstruita en 1922 dum nur tri monatoj kun la financo kaj iniciato de D-ro Jurgis Galdiks, sur la tereno apartenanta al lia familio, apud la malnova (ankoraŭ konservita) intermilita bieneto. La popolkonstrua tradicio estas elstara en la arkitekturo de la ligna kapelo. Ĝi estas unu el la malmultaj konstruaĵoj kiuj travivis la militon. Nuntempe, diservoj okazas neregule en la kapelo. Foto de Norbert Tukaj koplycia

La malnova moleo de Šventoji

Ne, vi ne vidos ĉi tie havenon kun ŝipoj - la rekonstruo de la haveno Šventoji estas ankoraŭ en la komenca etapo, sed tiu ĉi loko estas intermilita monumento, riĉa je sia historio, ekde la tempo de la Granda Duklando de Litovio. La moleo simbolas la malnovan pasintecon de la fiŝkaptista vilaĝo. Tiu moleo povis esti eĉ pli vizitata ol la fama ponto de Palanga. Eble ĝi neniam estis destinita por tio, sed en 1939 ĝi etendiĝis ĝis 780 metroj en la maron. Tie ankaŭ estas la loko kie la rivero Šventoji liĝiĝas kun la Balta maro. Nun ĝi estas ŝatata loko de Instagram influantoj, blogantoj kaj fotistoj, kaj estas konstante retrovita de artistoj, kiuj amas foti. molas

Ĵemajta preĝejo (Žemaičių alka)

En Šventoji indas viziti ankaŭ la preĝejon de ĵemajtoj - tiel nomiĝas la loĝantoj de Litovio en okcidenta regiono. Kion vi vidos en ĝi? La pagana sanktejo estis restarigita en 1998, kie troviĝas paleo-astronomia observatorio. Antaŭe tiu ĉi observatorio situis en Palanga, sur la monto Birutė. Estas fascina ne nur la ĝenerala vidpunkto, kiu perfekte ilustras la antikvajn litovajn religiajn ritojn, sed ankaŭ la bildoj de dioj skulptitaj de artistoj. Paganaj dioj kiel Tondro atendas vin ĉi tie, same Aušrinė, Žemyna, Patulas, la malbona diablo kaj multaj aliaj pagana diaĵoj. Kiam la suno malleviĝas en la maro - helpe de la ĉi tie instalitaj polusoj, oni povas facile kalkuli diversajn kalendarajn festojn: Tago de Roso (Somera ekvinokso), Tago de Cikonio (Printempa ekvinokso), Kristnasko ktp. zemaiciu%20alka

Ripozo ĉe la plaĝo

Šventoji estas unu el plej allogaj feriurbetoj pro siaj belaj plaĝoj, kiuj estas bone prizorgataj, kaj ne tro plenplenaj de homoj. Oportune, la kongresejo estas tuj apud ĝi. %C5%A0ventosios-papludymys