Malnova urboparto de Vilno

Ankoraŭ en la jaro 1994 ĝi estis enskribita en la monda kultura heredaĵo de UNESKO. Ĝi estas unu el la plej grandaj (cirkaŭ 360 ha) kaj malnovaj urbopartoj en Meza kaj Orienta Eŭropo, iom sugestanta pri antikvaj riĉaj urboj de Italio, Romo kaj Florenco.

Vilno kiel ĉefurbo konstruiĝis en 1323 fare de Litova Grandduko Gediminas. Ekde la komenco ĝi estis formata kiel multnacia urbo, el tuta Eŭropo estis perletere invititaj metiistoj kaj negociistoj por pli rapide krei diversflankan kaj vivkapablan organismon.

Simboloj de Vilno estas surmonte elstaranta turo de Gediminas-kastelo kaj ĉe la montpiedo blanke brilanta Vilna arkikatedralo, la čefa sanktejo de Litoviaj katolikoj.

la kastelo de Gediminas

Verŝajne la plej fama kaj la plej bela konstruaĵo de Vilno estas la verko de malfrua aŭ "flamanta" gotiko, la pregejo de Sankta Anna. Malantaŭ gi staras la preĝejo de Sanktaj Francisko kaj Bernardo, en kies internaĵo restaŭrataj muraj pentraĵoj konsiderataj kiel monda unikaĵo.

la preĝejo de Sankta Anna

Vera perlo de Vilno estas la preĝejo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo, kies helan internaĵojn ornamas pli ol 2000 stukitaj skulptaĵoj. Per impresa baroka fasado kaj mirinde bela internaĵo nin ravas la preĝejo de Sanktaj Johanoj, kiu konsistigas parton de ensemblo de universitataj konstruaĵoj, kreskintaj dum kelkaj jarcentoj. La universitataj konstruaĵoj kuniĝas en kompakta kvartalo, entenanta 12 diversgrandajn izolitajn kortojn. En palacaj salonoj, belege dekoraciitaj, estas gardataj malnovaj manuskriptoj, raraj presaĵoj kaj kartografia kolekto, unu el la plej grandaj en Eŭropo.

la universitato de Vilnius