Utilaj informoj pri Litovio

Klimato

La klimato estas inter la kontinenta kaj mara. En aŭgusto la meza temperaturo de la aero estas +17 gradoj laŭ Celsio, humido 78%. Foje pluvas. Altklasaj hoteloj, restoracioj kaj vendejoj estas bone klimatizitaj.

Lingvoj

La litova lingvo estas la sola ŝtata lingvo. Ĝi estas hindeŭropa lingvo, uzanta adaptitan latinan alfabeton el 32 literoj. En Vilno vi facile interkomunikiĝos angle.

Mono

Ekde 2015 Litovio uzas Eŭrojn. Uzado de bankkartoj estas pli kutima ol kontanta mono. Tamen en ferioj aŭ busoj pli kutimas pagi per kontanta mono.

Loka tempo

Litovio estas en la centr-europa tempozono: UTC+2 horoj (somere +3 horoj).

Trinkakvo

Bonkvalita akvo kompare kun trinkakvo en aliaj landoj de EU. Vi povas aĉeti gasakvon aŭ mineralan akvon en vendejoj, sed tio ne estas nepra. Vendejoj laboras proksimume de la 8a horo matene ĝis la 22-a horo.

Elektro

La elektra tensio estas 220-volta. La kontaktiloj estas dupolusaj.

Transporto

La ĉefa publika transporto en multaj urboj estas busoj, troleibusoj, minibusoj kaj taksioj. Bus/troleibus-biletoj por unu veturo en Vilno kostas 1€; ili estas vendataj en la busoj/troleibusoj. Vi povas aĉeti biletojn en la aplikaĵo TRAFI. Eblas aĉeti specialajn biletojn por unu, tri aŭ dek tagoj. legu pli en Vojaĝu mem.

Medikamentoj

Se vi uzas preskribitan medikamenton, bonvolu kunporti kuracistan recepton en la latina.

Sanservoj

Eksterlandanoj havu konfirmilon pri sanasekuro. LKK kaj TEJO ne respondecas pri sekuro de kongresanoj.

Sekureco

Litovio estas ĝenerale tute sekura lando, tamen estu atentemaj pri dokumentoj, mono, poštelefonoj k.s.

Memoraĵoj

La plej bonaj memoraĵoj el Litovio estos faritaĵoj el sukceno, teksaĵoj el lino, diversaj argilaĵoj kaj lignaj pecoj.