KARAVANOJ

TRAJNOJ

Se vi deziras ricevi detalajn informojn pri eblaj trajnkonektoj al/el IJK, vi povas aboni al sekvaj aŭtomate ĝisdatigitaj kalendaroj.

El Litovio

Per trajnoj vi povas atingi Klaipėda de ĉiuj plej grandaj urboj de Litovio.

  • La oficiala retejo por kontroli kaj aĉeti trajnbiletojn estas tiu ĉi.

Post kiam vi atingas Klaipėda, kontrolu kiun buson vi prenu por atingi Šventoji.

El Latvio

Se vi vojaĝas tra Latvio, ekzistas rekta trajno inter Rigo al Vilno. Ĝi veturas, interalie, tra Šiauliai. Poste, de Šiauliai vi povas ŝanĝi trajnon al Klaipėda. Tio estas la nura maniero atingi Litovion trajne el la norda landlimo kun Europa Unio. Vi povas legi informojn pri tiu ĉi internacia trajno ĉi tie

  • Aĉetu bileton ĉe litova trajnretejo.

La trajno forveturas el Rigo ĉiutage, ankaŭ dimanĉe, je 15:28.

Trajno 891 15:28 Rīga 16:03 Jelgava 16:44 Joniškis 17:21 Šiauliai

Trajno 783 19:15 Šiauliai 20:00 Telšiai 21:13 Klaipėda

Je tiu alvenhoro ne plu estos publikaj busoj al Šventoji, do vi devos mendi IJK-buson, kiu veturigos vin de Klaipdėda ĝis Šventoji. Se vi decidas forveturi sabate, tranoktu en Klaipėda kaj daŭrigu vian veturadon dimanĉe.

El Pollando

Se vi vojaĝas tra Pollando, ekzistas rekta trajno inter Krakovo al Vilno. Ĝi veturas, interalie, tra Varsovio, Bjalistoko kaj Kaŭno. Tio estas la nura maniero atingi Litovion trajne el la suda landlimo kun Europa Unio. Vi povas legi informojn pri tiu ĉi speciala internacia trajno ĉi tie

La trajno forveturas ĉiutage, ankaŭ dimanĉe, el Krakovo je 4:39 kaj alvenas al Vilno je 17:34.

Trajno 144/24 4:39 Kraków Główny 7:34 Warszawa Zachodnia 7:41 Warszawa Centralna 7:52 Warszawa Wschodnia 10:09 Białystok 16:28 Kaunas 17:34 Vilnius

Eblas daŭrigi la trajnvojaĝon ĝis Klaipėda samtage pere de sekva litova trajno:

Trajno 19 18:35 Vilnius 23:12 Klaipėda

Atentu, ĉar ĝi estas la lasta trajno al Klaipėda! Je tiu horo ne plu estos publikaj busoj al Šventoji, do vi devos mendi IJK-buson, kiu veturigos vin de Klaipdėda ĝis Šventoji. Se vi decidas forveturi sabate, tranoktu en Vilno aŭ Klaipėda kaj daŭrigu vian veturadon dimanĉe per loka buso.

El Ĉeĥio, Hungario kaj Slovakio tra Pollando

Rektaj trajnoj konektas Pragon kaj Budapeŝton kun Varsovio. Estas du branĉoj:

  • Ĉeĥa branĉo forveturas el Prago tra Ostrava kaj Katowice (dumtage) kaj Ostrava kaj Krakovo (dumnokte). Ĝi ne trairas Bratislavon.
  • Hungara branĉo forveturas el Budapest-Nyugati tra Bratislavo por daŭrigi tra Ostrava kaj Katowice (dumtage) kaj Ostrava kaj Krakovo (dumnokte).

Jen temposkemo de tagaj opcioj. Atentu: ili ne trairas Krakovon. Kaptu trajnon sabate, la 17-an de aŭgusto, tranoktu en Varsovio kaj daŭrigu la vojaĝon per internacia trajno al Vilno dum dimanĉa frumateno.

El Prago:

EC 113 06:19 Praha hl.n. 19:48 Ostrava hl.n. 11:34 Katowice 14:36 Warszawa Centralna

EC 115 10:19 Praha hl.n. 13:48 Ostrava hl.n. 16:34 Katowice 19:40 Warszawa Centralna

EC 117 14:19 Praha hl.n. 17:48 Ostrava hl.n. 19:42 Katowice 22:44 Warszawa Centralna

El Budapeŝto aŭ Bratislavo:

EC 130 08:12 Budapest-Nyugati 10:44 Bratislava hl.st. 14:03 Ostrava hl.n. 16:34 Katowice 19:40 Warszawa Centralna

Se vi preferas noktan trajnon, vi devos kapti ĝin vendrede vespere, la 16-an de aŭgusto. Atentu: nokta trajno ne trairas Katowice, sed vi povas elekti, ĉu turismumi en Krakovo aŭ Varsovio, ĉar la nokta trajno trairas ambaŭ urbegojn. Turismumu sabate, tranoktu en unu el ili kaj vekiĝu frue dimanĉe matene por daŭrigi la vojaĝon per internacia trajno al Vilno.

El Prago:

EN 443 22:14 Praha hl.n. 02:10 Ostrava hl.n. 06:06 Krakow Glowny 08:52 Warszawa Centralna

El Budapeŝto aŭ Bratislavo:

EN 476 19:30 Budapest-Nyugati 21:55 Bratislava hl.st. 02:26 Ostrava hl.n. 06:06 Krakow Glowny 08:52 Warszawa Centralna

El Germanio tra Pollando

Ekzistas regula kaj rekta trajnkonekto inter Berlino kaj Varsovio. Por pluveturi per la internacia trajno el Varsovio, vi bezonos kapti trajnon el Berlino tage, plej malfrue sabate la 17-an, kaj tranokti en Varsovio. La lastaj du tagaj trajnoj al Varsovio forlasas Berlinon je la 15:52 kaj je la 17:52.

Berlinon vi povas atingi dumtage el Hamburgo, Frankfurto, Munĥeno, Hanovro kaj multaj aliaj germanaj urboj per rapidtrajnoj aŭ Deutschland-Ticket. Certiĝu, ke vi alvenos almenaŭ antaŭ la 17:52 por kapti la lastan trajnon al Varsovio.

El suda Germanio kaj Aŭstrio tra Pollando

El Munĥeno vi povas atingi KrakovonVarsovion tra Vieno kaj Ostrava pere de nokta trajno. Atentu: ĝi ne trairas Bratislavon. Vi bezonos alveni tagon pli frue al Krakovo aŭ Varsovio por ĝustatempe kapti internacian trajnon al Litovio dum sekva mateno.

EN 406 18:35 München Hbf 20:30 Salzburg Hbf 21:46 Linz/Donau Hbf 23:10 Wien Hbf 02:28 Ostrava hl.n. 06:41 Krakau Glowny
09:57 Warschau Wschodnia

El Nederlando tra Germanio kaj Pollando

El Amsterdamo veturas rekta rapidtrajno al Berlino. Komencu vian vojaĝon plej malfrue sabate, la 17-an de aŭgusto, ŝanĝu en Berlino al trajno ĝis Varsovio, kaj tranoktu en Varsovio.

Frua opcio:

IC 143 07:33 Amsterdam Centraal 10:51 Osnabrück Hbf 12:01 Hannover Hbf 13:51 Berlin Hbf

EC 247 15:52 Berlin Hbf 21:08 Warszawa Centralna

Malfrua opcio:

IC 145 09:33 Amsterdam Centraal 12:51 Osnabrück Hbf 14:01 Hannover Hbf 15:51 Berlin Hbf

EC 249 17:52 Berlin Hbf 23:08 Warszawa Centralna

En la centra stacidomo de Berlino estas multe da lokoj por ripozi, aĉetumi kaj manĝi. Se vi estas turismema, eblas registriĝi por senpage viziti la Germanan Parlamentan Konstruaĵon, kiu piedire atingeblas el la centra stacidomo, aŭ kuŝi ĉe herbejo en Spreebogenpark aŭ en Platz der Republik.

El Belgio tra Germanio kaj Pollando

La trajnveturado el Belgio similas al tiu el Nederlando. El Bruselo foveturas rapidtrajnoj al Berlino kun ŝanĝo en Kolonjo. Komencu vian vojaĝon plej malfrue sabate, la 17-an de aŭgusto, kaj tranoktu en Varsovio.

Frua opcio:

ICE 13 08:25 Bruxelles Midi 08:32 Bruxelles-Nord 09:12 Liège-Guillemins 09:36 Aachen Hbf 10:15 Köln Hbf

ICE 557 10:45 Köln Hbf 13:19 Hannover Hbf 15:03 Berlin Hbf

EC 247 15:52 Berlin Hbf 21:08 Warszawa Centralna

Malfrua opcio:

ICE 15 10:25 Bruxelles Midi 10:32 Bruxelles-Nord 11:12 Liège-Guillemins 11:36 Aachen Hbf 12:15 Köln Hbf

ICE 559 12:45 Köln Hbf 15:19 Hannover Hbf 17:04 Berlin Hbf

EC 249 17:52 Berlin Hbf 23:08 Warszawa Centralna

El Italio

Pretiĝu por longa vojaĝo! Vi bezonos foriri jam vendrede, la 16-an de aŭgusto, kaj tranokti en du malsamaj urboj.

El Bolonjo, Venecio kaj Verono eblas veturi al Berlino dumtage per unu sola trajnŝanĝo. Jen ekzemplo el Bolonjo:

Frua opcio:

EC 249 07:45 Bologna Centrale 14:27 München Hbf

EC 249 14:52 München Hbf 18:57 Berlin Hbf

Malfrua opcio:

EC 249 11:52 Bologna Centrale 18:28 München Hbf

EC 249 18:52 München Hbf 22:57 Berlin Hbf

Tranoktu en Berlino kaj pluiru al Varsovio dum sabato, la 17-a de aŭgusto. Post plia tranokto en Varsovio, vekiĝu frue por kapti frumatenan internacian trajnon al Vilno dimanĉe, la 18-an de aŭgusto.

Alternative, atingu Rosenheim (en Germanio) dum vendredo, la 16-an de aŭgusto, per unu el la supraj konektoj al Munĥeno. La nokta trajno Munĥeno-Varsovio trairas Rosenheim je la 19:22 kaj alvenas sabate matene.

19:22 Rosenheim 08:52 Warszawa Centralna

Tranoktu en Varsovio kaj kaptu internacian trajnon al Vilno dum dimanĉa frumateno.