BEMI karavanoj al la IJK 2024

Nuntempe estas planitaj du malsamaj BEMI karavanoj al Šventoji:

  1. okcidenta orientan - startonte en Danio (Sjællands Odde);
  2. sud nordan - startonte en Aŭstrio (Vieno).

La du karavanoj renkontos en Klaipeda la 18-an de Aŭgusto kaj poste kune vojaĝos al la kongresejo.

  1. Sjællands Odde → Helsingborg → Karlshamn → (Pramŝipo) → Klaipeda

    Eksciu pli de Tobias: @Abeneezer en Telegramo, Abeneezer@gmail.com

  2. Vieno → Klaipeda (1520 kilometroj) por sportemuloj Itinero

Tiu ĉi karavano ekbiciklos de Vieno je sabato la 3.8. matene. (Eblas alveni antaŭe.) Por trafi la malfermon de la IJK, ni havas 16 tagojn, sportumante pli mal pli 100 kilometrojn tage sen ripoztago!

Ni biciklos precipe laŭ malgrandaj pavimitaj stratoj, uzos biciklovojojn kiam eblas. Unu tago tra Aŭstrio kaj Slovakio, du tagoj tra Ĉeĥio, poste 9 tagoj tra Pollando kaj ni atingos la sudan landlimon de Litovio laŭplane la 14-an de Aŭgusto. Nun restas bicikli 335 kilometrojn sole tra Litovio.

La detala itinero sperte planita de Ivo (unua etapo kaj trovu sekvajn).

Dum la vojaĝo ni sovaĝe tendumos, eble ankaŭ kelkfoje tranoktos ĉe haveblaj tendumejoj aŭ en malmultekostaj hoteloj depende. Survoje ni kutime mem kuiros.

Se vi interesiĝas ĉeesti karavanon aŭ parton de ĝi, ankoraŭ ne certas kaj havas demandojn, aliĝu al la telegramo kanalo @Karavano(j) al IJK 2024 por kunplanadi kaj ricevi pliajn informojn aŭ skribu telegrame al @Violkapolka aŭ retpoŝte viola.gubo@mail.de