Tuttagaj kaj duontagaj ekskursoj

Dum la kongreso vi havas eblecon ne nur konatiĝi kun esperantistoj de la tuta mondo, sed ankaŭ viziti diversajn gravajn lokojn apud la kongresejo. Ĉu vi iam vizitis marĉon, la muzeon de malvarma milito, partoprenis en boatado kaj kajakado? Jen perfekta ŝanco al vi.

Via loko en eskurso estos rezervita nur kiam ni ricevos vian pagon. Pagi por ekskursoj vi povas per samaj maneroj kiel pagi por vian kotizon de IJK. Post via aliĝo retpoŝte vi ricevis konfirman mesaĝon, trovu tiun mesaĝon, klaku sur la ligilo kaj tiel vi atingos vian aliĝilon. Tie vi retrovos la paginformojn. Cetere, ni instigas ke vi ne prokrastu kaj pagu ankaŭ por via partopreno en IJK

Alia eblo pagi por ekskursoj: fari bankĝiron al la bankkonto de LEJO. Indiku vian nomon + nomo de eskurso. Ekzemple "Ludviko Zamenhof + kajaka promenado".

Ĝiru vian pagon por ekskursoj al la bankkonto de LEJO:

NOMO: Lietuvių Esperanto Jaunimo Organizacija

BANKKONTO: LT757044090106372972

BANKO: SEB

ADRESO DE BANKO: Konstitucijos pr. 24, LT-08105 Vilnius

SWIFT: CBVILT2X

KLAKU ĈI TIE POR ALIĜI AL EKSKURSOJ

Mallonga priskribo de ekskursoj

  1. Promenado tra marĉo - duontaga ekskurso; 27€; 20-a de aŭgusto
  2. Kurŝa terlango - tuttaga ekskurso; 50€; 21-a de aŭgusto
  3. Promenado kaj Kajakado en Šventoji - tuttaga ekskurso; 20€; 21-a de aŭgusto
  4. Boatado kaj la muzeo de la malvarma milito - tuttaga ekskurso; 20€ + 10€ opcia eniro al la muzeo; 22-a de aŭgusto

1. Promenado tra marĉo (Sietuvos kūlgrinda); 27€

Duontaga ekskurso, 08.20

Ĉu Vi ŝatus elprovi ĵemajtan „ĝakuzon“? Tio estas vado tra marĉo en kiu estas kaŝita per ŝtonoj pavimita pado. Kūlgrinda signifas per ŝtonoj pavimitan vojon („kūlis“ en ĵemajta dialekto -ŝtono), gvidata tra marĉo. Por ĵemajtoj tiutipaj vojoj estis garantio or ĝisvivi – „kūlgrindojn“ ili uzis por fuĝi de kruckavalirojn. La sekretajn lokojn ili bone gardis. Tiujn kaŝvojon fondis litovaj gentoj (kurŝoj kaj ĵemajtoj) dum milito kun krucistoj kaj glavistoj en la 13-14a jarcentoj. Irante al tiu ĉi ekskurso rekomendindas havi ŝortojn kaj t-ĉemizojn (pli bone naĝkostumon), ĉar necesos vadi tra vojo, kiu kaŝiĝas en akvo... 😊 Ankaŭ kunportu bantukon, ĉar post promeno antaŭvidita naĝado en artefarita lago...

2. KURŜA TERLANGO; 50€

Tuttaga ekskurso; 08.21

Kurŝa terlango estas unu el la plej mirindaj lokoj de Litovio, de unu flanko lavata de Baltia maro, de la alia – Kurŝa laguno (maro). Ĉi tie eblas admiri unikajn orajn dunojn, blovatajn de vento, malnovaj bienoj de fiŝkaptistoj kaj majesta pajzaĝo. Pro ekskluziva faŭno kaj floro, unika pejzaĝo Kurŝa terlango estas enskribita en la liston de monda heredaĵo de UNESCO. Kurŝa terlango – 98 km longa kaj 0,4–4 km vasta duoninsulo de sablaj dunoj, parte superkreskitajn de arbaro, eksterordina kreaĵo de homo kaj naturo. Parto de la terlango apartenas al Ruslando.

Trapasinte per pramo markolon, unue ni venos al Juodkrantė (nigra bordo).Ekde malnovaj tempoj la loĝloko famiĝas ne nur kiel vilaĝeto de fiŝkaptistoj, sed ankaŭ kiel oazo por ripozo por homoj, sopirantaj pri trankvilo. Ĉi tie abundas malnovaj ripozvilaoj kaj somerdomoj. Ni vizitos unikan galerion de ventoflagoj (ventomontriloj), konatiĝos kun historio de ventoflagoj, specifa por apudmara terrando. Ventoflagoj aperis en 1844 j., kiam estis enkondukita nova sistemo de markado por fiŝistaj ŝipoj. Apude ni trovos ankaŭ per arboj superkreskintan dunon, nomatan Monto de sorĉistinoj. Laŭ legendo iam sur tiu ĉi monto festenojn aranĝis sorĉistinoj kaj diabloj. Promenante laŭ konatiĝa pado, ni admiros de famaj majstroj lignoĉizitajn skulptaĵojn, kiuj portretas herooj de malnovaj litovaj fabeloj kaj legendoj. Poste ni vizitos koloniojn de kormoranoj kaj la grizaj cikonioj. Atinginte naturan rezervejon de Nagliai, ni promenos laŭ konatiĝa pado tra Mortaj dunoj, tiel nomatajn ĉar iam sub si ili entombigis, t. e. estis kovritaj per sablo, kelkajn vilaĝojn.

Ĝuinte nepriskribeble belajn naturajn pajzaĝojn kaj tagmanĝinte ni veturos al la plej granda loĝloko de la terlango – Nida. Ĉi tie ni vidos etnografian bienon de fiŝkaptisto, galerion de sukceno, dometon de Thomas Mann, luteranan preĝojon, konstruitan en 1888 j. Apude situas etnografia tombejo, eksterordinara per tio, ke anstataŭ kutimajn tombejajn ŝtonojn tombojn oni markis per specialaj monumentoj de malgranda arkitekturo (krikštai). En fino de la vojaĝo vin atendas miraklo de Kurša terlanga naturo – duno Parnidžio. Al ĝi serpentumas konatiĝa pado. Sur la duno Parnidžio en 1995 j. aperis sunhorloĝo–kalendaro, dediĉita por mencii restarigon de Sendependeco.

3. Promenado kaj Kajakado en Šventoji; 20€

Tuttaga ekskurso, 08.21

La promenado okazos ĉe la rivero (!) Šventoji, kiu iras de la landlimo de Litovio kaj Latvio al la maro, ĵuste kie situas… nia kongresejo! La promenado daŭros ~9 km, poste ni revenos per kajakoj (~10km), evitante promeni la saman vojon dufoje. Ni manĝos en kajakoj (kutimo dum litovaj kajakadoj), kajakumos al la maro kaj revenos iomete por lasi la kajakoj ĉe la kongresejo. La lokoj en kajakoj estas limigitaj, tamen ĉiuj povas aliĝi al la promenado senpage!

Vidu pli detalan itineron ĉi tie aŭ alklaku la mapon sube.

Se vi volas ĝui la mallongan litovan someron kaj ŝpari multe, tio ĉi estas la opcio por vi! Kajakoj en rivero de Šventoji

Plano de la ekskurso

4. Boatado en la nacionala parko de Ĵemaitio kun vizito al la muzeo de la malvarma milito; 20€ + 12€ enirbileto al muzeo

Tuttaga ekskurso, 08.22

Unue, ni vizitos la muzeon de malvarma milito, kiu lokiĝas en malnova raketa bazejo. Poste, ni iros al la vilaĝo Plateliai. Tie ni boatumos en la lago Plateliai kaj vizitos unu de 7 insuloj – la insulo de kastelo kie ni piknikumos. La lago de Plateliai estas la plej vasta kaj profunda lago en okcidenta Litovio kaj estas parto de nacionala parko de Ĵemaitio.

Se restos pli da tempo, ni povos umi kaj viziti pliajn vidindaĵoj en PLateliai (kiel muzeo de baltaj karnavalaj maskoj).

Ekskursa horaro
9.00 Eliro
10.00 Alveno al la muzeo de malvarma milito
10.00-11.00 Aĉetumado de biletoj kaj libera eksplorumado de muzeo
11.00-12.00 Gvidata ekskurso
12.30 Foriro de la muzeo al vilaĝo Plateliai
13.00 Alveno al Plateliai
13.00-14.00 Tagmanĝo
14.30 ĝis 15-16 Boatumado
16.00-16.30 Reveno al la lagbordo
17.30 eliro de Plateliai
19:00 Reveno al la kongresejo

La lago de Plateliai

La muzeo de la malvarma milito