Kiel alveni?

La adreso de kongresejo: Kopų g. 21, 00338 Palanga, Lietuva

Por atingi kongresejon, unue vi devas atingi la urbon Šventoji. Tio plej facilas se vi prenas buson de Klaipėda. Por atingi Klaipėda estas diversaj ebloj: ŝipoj, trajnoj, busoj.

Plej proksimaj flughavenoj de Švenoji estas: Palanga, Rīga, Vilnius kaj Kaunas. De ĉiuj flughavenoj eblas preni buson aŭ trajnon.

Se vi emas vojaĝi kune, kontrolu la karavanojn

Antaŭ alveni al Litovio, kontrolu, ĉu vi bezonas vizon.

Vojaĝo en Litovio

Se vi volas atingi Šventoji, unue vi devas atingi Klaipėda aŭ Palanga kaj de tie veturi al Šventoji.

Vilnius - Šventoji

Jen kelkaj vojaĝebloj de Vilnius, la ĉefurbo:

Se vi alvenos al flughaveno de Vilnius, prenu trajnon de flughaveno (Oro uostas) ĝis la stacidomo. Stacidomoj de trajnoj kaj busoj estas tuj apude, sed en apartaj konstruaĵoj.

Kaunas - Šventoji

Jen kelkaj vojaĝebloj de Kaunas:

Se vi alvenos al flughaveno de Kaunas, prenu 29-an urban buson de flughaveno (Oro uostas) ĝis la stacidomo. Stacidomoj de trajnoj (Geležinkelio stotis) kaj busoj (Autobusų stotis) estas tuj apude, sed en apartaj konstruaĵoj.

Klaipėda - Šventoji

Estas kelkaj manieroj atingi kongresurbon Šventoji de Klaipėda:

Palanga - Šventoji

Oficiale Šventoji estas parto de Palanga urbo, sed praktike kaj historie ĝi estas aparta urbeto. Pro tio, vi povas preni urban buson por atingi Šventoji. Kontrolu la horaron de buso ĉi tie.

Se vi alvenos al flughaveno de Palanga, prenu buson, kiu rekte veturigos vin al Šventoji.

TRAJNOJ

Per trajnoj vi povas atingi Klaipėda de ĉiuj plej grandaj urboj de Litovio. La oficiala retejo por kontroli kaj aĉeti trajnbiletojn estas tiu ĉi.

Se vi vojaĝas tra Pollando, ekzistas trajno Krakovo-Varsovio-Bjalistoko-Kaŭno-Vilno. Tio estas la nura maniero atingi Litovion trajne de Pollando.

Se vi vojaĝas tra Latvio, ekzistas trajno Rigo-Vilno. En Šiauliai kaj Vilno vi povas kapti trajnkonekton al Klaipėda.

Post kiam vi atingas Klaipėda, kontrolu kiun buson vi prenu por atingi Šventoji.

Trajnkonektoj en Litovio

Balstogė = Bjalistoko

BUSOJ

Uzante buson vi povas atingi Šventoji de ĉiujn urbojn de Litovio. Veturi per buso estas multfoje pli kutima maniero ol uzi trajnon. Se vi vere volas veturi trajne, sed mankas konektojn, kontrolu eblecojn kombini veturon kaj buse, kaj trajne.

La oficiala retejo por kontroli kaj aĉeti interurbajn busbiletojn estas tiu ĉi. Ni rekomendas uzi aplikaĵon “Trafi” por kontroli urbajn busojn. Klaku ĉi tie por alŝuti en android kaj iOS.

Se vi planas preni buson de Latvio al Litovio, vi havas kelkajn eblecojn:

  • Preni buson al Vilno aŭ Kaŭno. Ni rekomendas ĉi tiun kompanion. Atentu, ke ili donas rabatojn al junuloj, kiuj aĝas malpli ol 26 jaroj. Ankaŭ eblas vojaĝi per Flixbus busoj.
  • Preni buson al Klaipėda. Kontrolu la retejon de alia buskompanio.

Se vi planas preni buson de Pollando al Litovio, ni rekomendas ĉi tiun kompanion. Atentu, ke ili donas rabatojn al junuloj, kiuj aĝas malpli ol 26 jaroj. Ankaŭ eblas vojaĝi per Flixbus busoj.

ŜIPOJ

Klaipėda estas la havenurbo de Litovio. Tio signifas ke vi povas uzi ŝipojn por atingi Litovion. Cetere, vi ankaŭ povas uzi ŝipon al Riga, ĉefurbo de Latvio, kaj poste preni buson por alveni Litovien.

Kontrolu kompaniojn kiuj vojaĝas al Klaipėda kaj Riga por scii ĉu iu tauĝas al vi:

ŝipkonektoj al Litovio aŭ najbaraj landoj