VESPERA PROGRAMO

Dum la kongreso vi povos aŭdi plurajn koncertojn de esperantistoj kaj lokanoj. Aŭskultu la kantojn nun kaj prepariĝu ĝui la koncertojn dum la kongreso. Se vi klakas la fotojn, vi povos aŭskulti la kantojn de ĉiuj muzikantoj.

Vi aŭdos koncertojn de:

LA PERDITA GENERACIO KUN ANNA

La Perdita Generacio kombinas en siaj kantoj diversajn muzik-stilojn/ĝenrojn, kio kreas unikan, aŭskultindan miksaĵon.
La koncerto – per kantotekstoj rilataj al nuntempaj mond-problemoj – perfekte kongruos kun la temo de la IJK, t.e. "Packonstruado".
Lasu viajn orelojn ĝui la muzikon, kiu tuŝas korojn kaj pensigas mensojn.

RATILIO folklora grupo, kiu instruos litovajn dancojn

La litova folklora ensemblo "Ratilio", fondita en Vilnius Universitato, estas konata pro siaj aŭtentikaj prezentoj, kiuj festas la riĉan kulturan heredaĵon de Litovio. Kun repertuaro, kiu ampleksas tradiciajn kantojn, dancojn, kaj instrumentan muzikon, "Ratilio" vivigas la senmortajn rakontojn kaj kutimojn de litova folkloro. Ni estas ĝojaj bonvenigi ilin al IJK 2024, kie ilia ĉarma prezento ofertos unikan rigardon al la folkloraj tradicioj de Litovio, instigante pli profundan aprezon por kultura diverseco kaj heredaĵo.

DUO BEMOLO

Kutime ili prezentas aron da kantoj, parte origine Esperantaj, parte tradukitaj el diversaj naciaj lingvoj kaj rearanĝitaj por fluto, gitaro kaj voĉoj. Plejparte tio estas baladoj, kiuj rakontas pri kortuŝaj flankoj de la vivo: memoroj dolĉaj kaj amaraj, amo feliĉiga kaj malfeliĉiga, disiĝo, morto kaj multo alia.

PIĈISMO

Esperantokora-eksperimentala punka muzikisto Glebo, ukraino loĝanta en Kaŭno, prezentos tute neatenditan koncerton de alternativa hardkora muziko. Pretiĝu festi kaj dancegi dum la mallonga koncerto de Piĉismo. La grupo ĉefe aktivis en 1993-2007 j., sed en IJK 2024 Piĉismo estos reprezentita kiel unu-persona grupo.

MARTIN KAJ BERTILO aŭ PERSONE DUTRIONE + gastoj

Persone Dutrione ludos konatajn kantojn de la repertuaro de Esperantuj-fama grupo Persone. En la lasta koncerto de la kongreso aperos tute neatenditaj gastoj, kiuj kunkantos kaj muzikos sur la scenejo. Ĉu vi vere volas maltrafi tion?