Programo

18-25-a de aŭgusto, 2024

Temo de la kongreso

La temo de 80-a IJK estas PACKONSTRUADO.

Dum Litovio festas 20 jarojn en NATO kaj EU, aliaj partoj de la mondo ne povas senti tiel sekure. Dum la kongreso ni celas atentigi ĉiujn pri la militoj daŭre okazantaj en proksimaj landoj kaj pridiskuti kiel ni povas helpi ŝanĝi la situacion.

Estu parto de la IJK 2024 kaj proponu programeron! Proponoj, kiuj rilatas al la kongresa temo de PACKONSTRUADO, estas eĉ pli aprezitaj. 🕊️

🔗 Plenigu la formularon.