Kongresejo

La kongresejo de IJK 2024 estas “ENERGETIKAS - nameliai prie jūros”. La adreso: Kopų g. 21, 00338 Palanga, Lietuva.

La kongresejo estas en duoninsulo. Unu flanke de ĝi estas la Balta maro, en la alia flanko estas rivero Šventoji, tuj malantaŭ la rivero estas la urbo Šventoji.

La tuta kongresejo estas ĉirkaŭita de arboj - tio kreas tre agrablan etoson.

En la kongresejo ĉe la akceptejo estas zono kun senpaga interreto kaj ĉambro, dediĉita por labori.

Ankaŭ, en la kongresejo troveblas senpaga parkejo, kiun povos uzi ĉiuj, kiuj alvenos aŭte.

Dometoj

En la tuta teritorio estas pli ol 100 dometoj, kie ni loĝos. Pli pri la loĝeblojn kontrolu loĝadon.

Kuirejoj

Pozitiva afero por memzorgantoj!

4 de la dometoj enhavas kuirejojn kiujn vi povos uzi por kuiri. Vi ne bezonas zorgi pri la plej bazajn kuirilojn (patoj, potoj, teleroj, manĝilaroj), prenu ilin kontraŭ kaŭcio. En kuirejoj ne estas fridujoj sed vi trovos ilin en via ĉambro. Se vi bezonas kafoboligilon vi povos preni ĝin kontraŭ kaŭcio de 20 eŭrojn.

Necesejoj kaj duŝejoj

Se vi loĝos en la dometoj, vi devos uzi necesejoj kaj duŝejoj kiuj troveblas en apartaj konstruaĵoj. Ili estos purigitaj kelkfoje tage.

Salonoj

En la kongresejo estas 4 grandaj konstruaĵoj koncentritaj en unu loko kie okazos la ĉefaj programeroj.

Salonoj ekster la kongresejo

Ni kunlaboras kun la urbo de Šventoji kaj pro tio ni provizos aktivaĵojn ne nur por kongresanoj sed ankaŭ por gastoj de la urbo. Pro tio ni havos spacon en junulara centro, kiu estas 650 metroj for de la kongresejo kaj biblioteko kiu estas 500 metroj for de la kongresejo.